Esperanta Civito

Okaze de la Internacia Teatro-Tago 2013

Du teatraj novaĵoj el la esperanto-literaturo okaze de la 27a de Marto – la Internacia Teatro-Tago.

En la numero 261 de la revuo “Literatura Foiro” aperis la originala dramo “Varma lineo”: laŭ la difino de ĝia aŭtoro Giorgio Silfer temas pri “karnavalaĵo ankaŭ radiofonia, sed prefere telefonia”. Ĝi fermas trilogion kie situas ankaŭ la unuaktaj dramoj "La butiketo de la juvelisto" kaj "La njorin' de l' malaperinto".

La trilogio estis prezentita de sen. Silfer mem unuafoje en Budapeŝto, ĉe literatura kafejo kiu inaŭguris la serion organizitan de Fajszi Amika Rondo ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko.

Laŭ decido de la filo de Belka Beleva, ŝia teatra arkivo enhavanta plurajn fotojn kaj dokumentojn de la esperanta aktora duopo AA-BB (Anani Anev-Belka Beleva) kaj de Bulgara Esperanto-Teatro, iras al dramaturgo Ljubomir Trifonĉovski, por esti ordigita kaj poste deponita en publikaj institucioj.

Interalie, sen. Trifonĉovski pretas kun la redaktado de la dua parto de la libro de Belka Beleva “Teatro sen lingva bariero”, kiu probable estos en la manoj de la legantoj jam fine de 2013.

[HeKo 529 2-B, 27 mar 13]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0533 s s