Esperanta Civito

Ekis la 44a kolekto de "Literatura Foiro"

La 44an jarkolekton de la kultura revuo "Literatura Foiro" inaŭguris la februara numero (261) per la debato inter la literatura Nobel-premiito Mario Vargas Llosa kaj sociologo Gilles Lipovetsky pri la relativaj meritoj de la "alta" kaj "amasa" kulturoj en la nuntempa mondo.

Nian originalan literaturon reprezentas lirika poemo de Venelin Mitev, premiera ĉapitro el la nova romano de Trevor Steele "Paradizo ŝtelita", delikata fikciaĵo de reĝisoro Jordan Slavejkov "Fabelo pri la sentoj", kaj la unuakta dramo "Varma lineo", kiu fermas la trilogion de nia plej konata teatroverkisto, Giorgio Silfer. La antaŭaj unuaktaĵoj "La njorin' de l' malaperinto" kaj "La butiketo de la juvelisto" aperis en pli fruaj numeroj. Teatro ĉeestas ankaŭ per lasta aplaŭdo al Belka Beleva.

Jarlo Martelmonto invitas al sia verkista ateliero por rakonti pri la modernisma arto kaj siaj poemoj. Du recenzoj: Ivaniĉka Magharova pri "Kiel verki hajkon en Esperant" de Hirotaka Masaaki, kaj Ginette Martin pri la romano "Flugi kun kakatuoj" de Trevor Steele. Fine de la kajero: la originala filozofia dialogo de Andrea Castellano, "Kiom sendependiĝi".

Por la traduka ĝenro, Giorgio Silfer recenzas la libron "Mil naucent okdek kvar" de George Orwell per la traduko de Donald Broadribb; Till Dahlenburg – la poemaron "Ludo nomata vivo" de Chestmír Vidman, tradukitan el la ĉeĥa de Jaroslav Krolupper. En nova rubriko, tamen sentitola, ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski meditas kial Vladimir Nabokov hodiaŭ ne redonus sian romanon "Lolita" en la rusan. 

Zamenhofologio estas prezentita per eseo de Armando Zecchin pri la moralo laŭ Zamenhof kaj per recenzo de Walter Zelazny pri la ĵus aperinta pollingva libro “Ludoviko Zamenhof rilate al la hebrea demando”.

Ljubomir Trifonĉovski artikolas pri la evoluigo de la esperanto-bibliotekoj kaj Daniel Mrázek prezentas la kompaktan diskon "Okcitanio" de Patric.

Perla Martinelli rakontas pri la agroglifoj, kiuj estis temo de la kovropaĝoj de la revuo en la pasinta jaro. Ĉi-jare la temo de la kovropaĝoj estas la modernaj bildoj de Umberto Mariani: ĉiun literon el lia repertuaro akompanas ĉarma rakonto pri alfabeto – ĉi-numere el la kabala libro de Zohar.

"Literatura Foiro” estas la plej longe kaj senpaŭze aperanta kultura revuo en esperanto. Ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj la parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia poŝtadreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), rete <lofo @ mail.bg>, skajpe <literatura.foiro>. Perantoj en 37 landoj. Rabato por Esperantaj Civitanoj en pli ol 50 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando); rete <lf-koop @ esperantio.net> aŭ ankaŭ tra nia redakcio. Por 2013 la abontarifo restas la sama de 2012.

[HeKo 529 4-B, 30 mar 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0550 s s