Esperanta Civito

Fajszi-kolektaĵo merkrede alirebla en Budapeŝto

Ekde 5 junio 2013 estos merkrede matene alirebla la fama Fajszi-kolektaĵo ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto. Merkrede signifas nek ĉiumerkrede (ekzistas libertempoj en la oficiala biblioteka kalendaro) nek merkredon (do ne nur unu fojon, kiel ĝis nun). Per tio plenumiĝas la sola kondiĉo mankanta por ke Budapeŝto anstataŭu Milanon kiel pivoto en la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo de la Esperantio, apud Ĉaŭdefono. Sufiĉos retmesaĝo al la adreso de la biblioteko, ĝis la 16h00 de la antaŭa tago, por ke merkrede je 9h00 la speciala fako estu vizitebla, ĝis 12h00.

Tiu ĉi estas unu el la pozitivaj rezultoj kiun atingis la hodiaŭa renkonto de la bibliotekestrino, d-ino Ibolya Mender, kun la kunordiganto de Fajszi Amika Rondo (FAR), c-ano d-ro György Nanovfszky, kaj la reprezentanto de la Kapitulo, sen. d-ro Giorgio Silfer.

Dum la renkonto estis interkonsentita ankaŭ la okazigo de dutaga simpozio ĉe la sama biblioteko, dum la tria semajno de oktobro 2014. En la tiucela laborgrupo la institucion reprezentos la esperanto-referanto de OIK, f-ino Anikó Nemes, kiu kompletigos sian formadon per didaktika vizito ĉe la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno la venontan semajnon. La laborgrupon formos plejparte aktivuloj de FAR, kiu baldaŭ akiros juran personecon, transformiĝante al hungara fondumo.

La eksterlanda gasto esprimis sian personan aprezon pro la sukcesa evoluo de la literaturaj kafejoj organizataj de FAR kaj Esperanta PEN-Centro (ambaŭ aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito). Aparte grava estos tiu de la 23a de majo, kiun ĉeestos pluraj Civitaj geparlamentanoj. Por la okazo, d-ino Mender speciale bonvenigos la gastojn kaj f-ino Nemes vizitigos al ili la bibliotekon, inkluzive de la Fajszi-kolektaĵo. La gasto de la literatura kafejo estos prof. d-ro Walter Zelazny, eksa Konsulo, aŭtoro de la plej moderna biografio pri Lazaro Ludoviko Zamenhof, nun esperantigata.

[HeKo 532 3-B, 14 maj 13] 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0595 s s