Esperanta Civito

OIK-delegacio vizitis IEMWon

Mag. Herbert Mayer, direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, akceptis hodiaŭ delegacion de la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto. La viziton kunorganizis kaj financis Fajszi Amika Rondo, kadre de la Esperanta Civito. La delegacio konsistis el f-ino Anikó Nemes, esperanto-referanto ĉe OIK, sen. Anna Bartek, vickunordiganto de FAR, kaj sen. Giorgio Silfer, kiu trejnis (kune kun c-ano Degoul) f-inon Nemes ĉe KCE en Svislando, ĉiam kadre de la Pakto por la Esperanta Civito.

Temis pri la unua oficiala kontakto inter la du bibliotekoj: mag. Mayer mem ĝis nun ne vizitis OIKon, specife ne la faman Fajszi-kolektaĵon. Li akceptis la inviton fare de la delegacio por baldaŭa renkonto en Budapeŝto.

La delegacio ricevis respondojn al pluraj demandoj kaj detale vizitis la muzean parton, kiu efektive multe fortigis la pozicion de IEMW kadre de la Aŭstria Nacia Biblioteko: per sia dekmilo da precize statistikitaj eniroj jare, ĝi estas la plej grava el ĉiuj muzeoj de la Nacia Biblioteko. Al tiu rekorda sukceso kontribuas la vizitoj de vienaj lernejanoj.

Tra la jardekoj IEMW larĝigis sian aktivecon al eldonado (nun ĉesinta, pro la ŝanĝo de jura statuso), al la dokumentaro pri aliaj planlingvoj ol esperanto kaj laste al ĝenerala lingvistiko.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 532 5-B, 21 maj 13]  

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0585 s s 
  Total: 0.0717 s s