Esperanta Civito

La Senato aprezas la laboron de la Kapitulo

Per solena omaĝo al la memoro de c-ano Bojĉo Mladenov, kun oracio de sen. Ljubomir Trifonĉovski (unua Vickonsulo) kaj komuna kantado de la funebra saluto "Se kanto, jen kanto", ekis hieraŭ en Budapeŝto la ordinara sesio de la Senato de la Esperanta Civito. La kunveno disvolviĝis ĉe la urba Asocia Domo, laŭ invito de Hungaria Esperanto-Asocio, kies prezidanto c-ano Imre Szabó salutis la gastojn.

En la unua parto de la sesio, prezidata de la Konsulo, la Kapitulo informis pri diversaj gravaj iniciatoj inter la lasta kunveno (en Malago, oktobro 2012) kaj la nuna.

Kiel vickonsulo pri kulturaj aferoj, sen. Trifonĉovski raportis pri la propono al Unesko proklami esperanton parto de la nemateria heredaĵo de la homaro. La legacio 1 laboris super la propono, liverante dulingvan tekston al Unesko pere de la hungara kulturministro. Temis nur pri komenca sondado, el kiu rezultis la informo ke, post incidento kaŭzita de la akcepto pri aborigena lingvo, Unesko ne intencas plu inkluzivi lingvojn en la nematerian heredaĵon de la homaro.

Sen. Trifonĉovski esprimis ankaŭ sian apogon al la propono ke la Landa Fremdlingva Biblioteko estu elektita kiel pivoto kadre de KIBS (direktivo Rogora). La koncerna decido apartenas al la Forumo.

Kiel vickonsulo pri financoj, sen. Giorgio Silfer raportis pri la aktiveco de la Civita banko. Dum la lastaj monatoj estis intensa aktiveco pri kaj pro nemoveblaĵoj, sed ankaŭ ekis la alvenado de kontribuoj kadre de fiskodeklaroj. Tiurilate, malgraŭ supozoj aparte favoraj al ĝermanaj landoj, la franclingvaj teritorioj montriĝas pli favoraj.

Sen. Silfer prezentis ankaŭ raporton pri Pasvorta Reto: la esperanta tempobanko startis 8 marto 2013, kaj post la eksperimenta fazo la unuaj horĉeklibretoj estas nun vendataj al la retanoj, laŭ indicita tarifaro.

Kiel vickonsulo pri edukado, sen. Perla Martinelli raportis pri la aktiveco de KCE ĉe ALTE, kaj pli ĝenerale pri la preparo de lingvotesta materialo. Tiu pri la muzika kulturo estos selektata ĉi-somere en Ĉaŭdefono, fare de specifa laborgrupo. 

Post la informoj sekvis kelkaj demandoj, kaj la Senato montris aprezon pri la raportita agado. Tuj poste la Konsulo transiris al la dua tagordero: la preparado de la leĝopropono pri simboloj.

[HeKo 532 9-C, 25 maj 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0588 s s