Esperanta Civito

La orienta legacio inaŭgurota fine de aŭgusto

Kiam la Forumo diskutis direktivon Zavadlav pri la legacioj en 2009, ekestis la demando ĉu vere la legacia sistemo koncernas prioritate la paktintajn establojn kaj ne la individuan civitanaron. Ĉu vere ĝi paralelas funkcie al la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo (direktivo Rogora), aŭ la LingvoTesta Sistemo (direktivo Muhlemann), aŭ la Mutuala Rabata Sistemo (direktivo Hiltbrand)?

La paraleleco iĝos tute komprenebla ekde septembro 2013, kiam ekfunkcios du legacioj, kun propra fizika sidejo: la okcidenta en Svislando kaj la orienta en Budapeŝto. Ĉi-lasta okupiĝos pri la teritorioj en la iama Komekon-areo (escepte de eksa GDR), plus eksa Jugoslavio, Albanio kaj Aŭstrio. La cetero de Eŭropo restos sub la kompetento de Ĉaŭdefono.

En la ĝisnuna praktiko, la esperanto-societoj je supernacia nivelo klopodas krei filiojn en la diversaj landoj, do kiel eble plej multe da landaj sekcioj. En la Esperanta Civito la afero funkcias alimaniere: la paktintaj establoj kun transnacia aktiveco (ekz. KCE, FEM, Esperanta PEN ktp) ekster la propra teritorio povas (ne devas) apogi sin al la legacioj por prizorgi siajn interesojn en la koncernaj areoj.

La supra funkcio kupliĝas al la reprezenta kaj publikrilata laboro ĉe internaciaj organizoj aŭ aliaj gravaj ne esperantistaj institucioj en la koncerna areo.

La 30an de aŭgusto 2013 la Konsulo inaŭguros la sidejon de la orienta legacio, luatan en avenuo Üllöi 101, Budapeŝto. Tie situas tre komforta direkcia oficejo, aneksita al same komforta, tute meblita apartamento por tranoktantaj kunlaborantoj. Al la inaŭguro estos invititaj ĉiuj ĝisnunaj legaciaj korespondantoj, kaj dum tiu semajnfino disvolviĝos la unua seminario por la legaciaj aktivuloj.

La 1an de septembro matene eblos alighi al la naturamika esperanto-rondeto de Budapeŝto, kiu organizas kulturan itineron tra la urbo, lige kun nia literaturhistorio.

[HeKo 533 4-C, 30 maj 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0703 s s 
  Total: 0.0846 s s