Esperanta Civito

Du sukcesaj prelegoj en Malago

Kreskas en Malago la informado pri interlingvistiko kaj la esperanto-kulturo, lige kun la inaŭguro de la biblioteko de la Esperanto-Domo, la venontan aŭtunon. Du sukcesaj prelegoj hispanlingve okazis ĉi-semajne, fare de sen. Giorgio Silfer, al atentaj kaj relative multnombraj publikoj: precipe en la dua, kie preskaŭ mankis loko por akcepti ĉiun aŭskultanton. Estas rimarkinde ke nur du esperantistoj ĉeestis jen unu jen alian el tiuj prelegoj.

En la unua, ĉe la urba biblioteko de Pedregalejo, kiu ricevos la beletrajn unuojn, d-ro Silfer tamen prezentis la planlingvojn: por literatura, mistika kaj komunikada celo. Post enkonduko de la bibliotekestro, José M. Moncada, la preleganto disvolvis itineron laŭ libroj ekzistantaj surloke. Por literaturo, ekzemple, la hispanaj tradukoj de "La mastro de l' ringoj" (kun la elfolingvoj) de J. R. Tolkien kaj de "Milnaŭcentokdekkvara" de George Orwell. Por mistiko, biografio de Hildegarde von Bingen, aŭtorino de Lingua Ignota. Ne mankis referenco al "Niebla" de Miguel de Unamuno, romano kiun ĉiu averaĝe klera hispano legis (almenaŭ en la dudeka jarcento), tiel ke ĉiu scias pri esperanto, tra la persono de don Fermín, karikatura modelo de finvenkisto. Mankis "La serĉado de la perfekta lingvo" de Umberto Eco, sed utilis lia "Cementerio de Praga", por kupli sin (same kiel per Tolkien kaj Orwell) al esperanto kaj al Zamenhof.

En la dua, lige kun la dua biblioteko (kiu gastigos la porinfanan literaturon kaj interlingvistikon), sed ĉe la poeta klubo "Capitel", d-ro Silfer parolis pri la poezio en esperanto. Li startis per fonologia ekzameno pri nia lingvo, kiu estas aparta muzika instrumento, kiel okazas por ĉiu vivanta idiomo. La fiksa akcentado kaj la minimuma diftongado de esperanto proksimigas ĝin al slavaj lingvoj, emfazante la rolon de amfibrakoj kaj trokeoj, devigante al aparta ĵonglo se, ekzemple, oni strebas jambi. Se al tio oni aldonas la efektivan influon de la pola kaj rusa literaturoj komence de nia kulturhistorio, oni jam klare perceptas la personecon de nia poezio.

Giorgio Silfer daŭrigis per ekzemploj el nia produktado, priskribante kelkajn karakterizojn, kiel la poetikan (ne la poezian) malfruon kompare kun la okcidenta libera metriko, aŭ la gravecon de la traduka ĝenro, pli grandan ol en la okcidenta beletro ĝenerale. Sekvis multaj demandoj, kiuj ebligis tre interesan diskuton pri kompara literaturo.

Pluraj ĉeestintoj en ambaŭ prelegoj partoprenos en esperanto-kurso specifa por ili, en oktobro 2013. La prelegojn kaj la kurson kunorganizas la bibliotekoj kaj Esperanta Naturamikaro, gvidata de sen. Julio Herrero kaj c-ino Perla Martinelli.

[HeKo 533 9-B, 8 jun 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0620 s s