Esperanta Civito

Esperantisto politologo intervjuita en "Trud"


La plej legata ĉiutaga gazeto en Bulgario, "Trud", kies eldonkvanto estas la plej granda en la lando, hodiaŭ aperigis tutpaĝan intervjuon de Mariela Baleva kun d-ro Giorgio Silfer. Mariela Baleva estas unu el la plej popularaj ĵurnalistinoj en Bulgario, kies artikoloj, komentarioj kaj intervjuoj ofte instigas viglajn diskutojn en la amaskomunikiloj kaj en la socio tie. Ŝi ankaŭ aktivis en la stabo de prezidento Georgi Parvanov, pri publikaj rilatoj.

La titolo "Se inter Moskvo kaj Bruselo ĉio estas en ordo, tiam dormu trankvile" aludas la opinion de d-ro Silfer, gastprofesoro pri eŭropaj institucioj en la Ekonomika Universitato de Bulgario, ke la rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Moskvo geopolitike daŭrigas la rilatojn inter Prusio-Cara Imperio, Unua Regno-Cara Imperio, Tria Regno-Sovetunio, FRG-Sovetunio, kaj tiuj rilatoj ĉiam havas influon al la situacio de Bulgario.

Temoj en la intervjuo kun d-ro Giorgio Silfer estas ĝuste la geopolitiko kaj la plivastigo de la Eŭropa Unio kun konsekvencoj por Bulgario, kiu eniros la Union post nur unu monato.

Enkonduke la ĵurnalo mencias, ke dramoj de Giorgio Silfer estas ludataj en Bulgario, lia poemaro aperis en bulgara traduko (de Venelin Mitev) kaj ke li, kiel reprezentanto de la esperanta literaturo, estis (kaj probable ree estos) kandidato por la posteno de ĝenerala sekretario de PEN Club International.

[HeKo 317 1-A, 2 dec 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0613 s s