Esperanta Civito

Trejnado de Civitaj aktivuloj


Juna itala studento eklernis nian lingvon ĉi-semajne ĉe Kultura Centro Esperantista. Lin instruas sen. Giorgio Silfer. La kurso daŭras tutan semajnon, dum kiu la studento konstante praktikas esperanton.

"Post du tagoj mi povas kompreni relative multon," diras Alessandro Villa, studento pri informadika inĝenierio. "Dum kvin horoj mi lernis pri esperanto pli ol pri la latina en kvin jaroj." La metodo de la trejnisto, prof. Giorgio Silfer, baziĝas rekte sur la Ekzercaro de la Fundamento, "kiu plej trafe montras la facilecon de esperanto."

Matene okazas kurso pri gramatiko kaj leksiko, posttagmeze oni esploras la fenomenon esperanto ankaŭ kulture. En la Esperanto-Domo kunestas nuntempe personoj el kvin malsamaj lingvoj, kaj oni parolas transnacie dum la tuta tempo, kio akcelas la lernadon.

S-ro Villa jam kunlaboris kun la Esperanta Civito por la realigo de la projekto "Pasvorta Reto". Nun lin interesas aktivi por la naturamika medio kaj por la Civita banko. Li estis ankaŭ invitita al la inaŭguro de la legacio en Budapeŝto, 30 aŭgusto 2013.

[HeKo 534 6-C, 18 jun 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0593 s s