Esperanta Civito

Budapeŝta literatura kafejo pri muzika kulturo


Hieraŭ la monata literatura kafejo de Fajszi Amika Rondo kaj Esperanta PEN enfokusiĝis pri nia originala muzika kulturo. Anjo Amika prezentis specimenojn de kanzonoj kies teksto estis verkita kaj melodio komponita por esperanta kantistino, originale en nia lingvo.

Temis pri la 33-turna disko en kiu Nikolin' kantas tri komponaĵojn de Gerardo Tarallo, laŭ la versoj de Giorgio Silfer (1989): "La bona formiko", "Serena lulkanto" kaj "La Esperanto-knabino". Laŭ la aŭtoroj, la tekstoj prezentas kulturon pure esperantan, pro diversaj kialoj.

En "La bona formiko" la poeto donas alternativan version de la fama fablo de Lafonten'. Ankaŭ la cikado plenumas socie utilan funkcion: per sia kanto ĝi agrabligas la penon de la formiko somere, kaj ankaŭ ĝojigas la longan, tedan vintron de ambaŭ.

"Serena lulkanto" (Serena estis la filineto de Tarallo) donis al Silfer la okazon konstrui lulkanton ĉirkaŭ onomatopeo pure esperanta: ne plu la plej uzata, sed ruse pruntita "baju baju" de la "Siberia lulkanto" de Julio Baghy.

"La Esperanto-knabino" celis esti iel reklama kanto: tial ĝi ekzistas ankaŭ en franca varianto (ĉiam originale verkita de Giorgio Silfer). Ĉu la profilo skizita de la aŭtoro pri la esperanto-knabino (kiu fidelas sian lingvon pli ol la ceterajn amojn...) estas la plej oportuna por Esperantio, tion decidu la publiko.

En 2001 "La bona formiko" estis selektita por speciala KD eldonita de la valona registaro en Belgio, kun porinfanaj kantoj en dek du aliaj lingvoj. La esperanta, kantita de Nikolin', rezultis la plej ŝatata, laŭ referendumo ĉe la lernejanoj.

La literatura kafejo okazis, kiel kutime, ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, kun la teknika helpo de f-ino Anikó Nemes, esperanto-referanto.

Estis anoncita la ebleco viziti merkrede la Fajszi-kolektaĵon, kun sinanonco unu tagon pli frue ĝis la 16h00. Nur en aŭgusto tiu ĉi ebleco ne estos, informis f-ino Nemes.

[HeKo 534 8-B, 21 jun 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0400 s s 
  Total: 0.0574 s s