Esperanta Civito

Konsulo

La Konsulo estas la oficiala reprezentanto kaj proparolanto de la Esperanta Civito. Li responsas en ekskluziveco pri la taskoj:
  1. kunvoki la Parlamenton kaj difini la tagordojn;
  2. prezidi la kunsidojn, kun decida baloto kaze de voĉdon-egaleco, eĉ se li ne estas delegito de paktinto ĉe la Forumo;
  3. promulgi la normigajn aktojn de la Parlamento;
  4. plenumi per ediktoj kaj dekretoj la decidojn de la Parlamento;
  5. funkciigi la organizon de la Esperanta Civito.

Lin elektas la individuaj Civitanoj, per sekreta baloto, kiel ĉefkandidaton de la listo kiu arigas plej multajn voĉojn. Lia mandato tiom daŭras kiom tiu de la Senato. Eblas per referendumo devigi lin al demisio.

En la unua mandato (2002-2006) la Konsulo de la Esperanta Civito estis prof. d-ro hab. Walter Zelazny, rektoro de pola universitato. En la dua (2007-2011) estis prof. Giorgio Silfer, verkisto. En la tria (2012-2016) estis Marie-France Conde Rey, instruistino.

En la kvara (2017-2021) estis c-ino Chamberline Nguefack Zedong dum la unua jaro: imputite de la Parlamento pro misuzo de povoj kaj privata intereso en publika faro, ŝi evitis la proceson demisiante. Ekde Novjartago 2018 anstataŭis ŝin Giorgio Silfer, kiel Vickonsulo; konforme al la Konstitucio, li preparis la novajn elektojn kiuj disvolviĝis la postan jaron. Por la kvina mandato estis elektita c-ano Riichi Karibe, iama manaĝero.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0263 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0711 s s