Esperanta Civito

"Flugi kun kakatuoj" verko de la jaro 2012


Ricevinte pli ol la duoblon de la voĉoj, kompare kun la ceteraj kandidatoj,  "Flugi kun kakatuoj" de Trevor Steele gajnis la premion "La Verko de la Jaro 2012", asignitan de la abonantaro de "Literatura Foiro" pri la prozaj beletraĵoj surmerkatigitaj dum 2011/12.

La romanon de Steele eldonis Flandra Esperanto-Ligo. El la ceteraj kandidatoj, du estis eldonitaj de Mondial en Novjorko kaj unu praktike de la aŭtorino. Por Trevor Steele temas pri la tria sukceso en ĉi tiu premio, kio konfirmas lian akcepton ĉe la publiko en la dua jarcento de esperanto, analoge al la sukceso de István Nemere fine de la unua jarcento.

Se en la prozo de István Nemere fonas Eŭropo (precipe la centrorienta, kvankam por li gravas ankaŭ Venecio), en tiu de Trevor Steele evidentas Aŭstralio. Male al Nemere, por Steele estas malmultaj kolegoj kiuj ĉerpis inspiron el tiu sama areo: ekzemple la forgesita, sed ĝuinda "Kanako el Kananam" de Kenneth G. Linton (1960), iama peranto de LF en Aŭstralio.

La gajninto de "La Verko de la Jaro 2012" sendube ŝuldas parton de sia sukceso ĉe la publiko al sia kapablo renkontigi tiun mondoparton, al kiu li estas dediĉanta eĉ la nun verkatan romanon, specife pri Tasmanio. Specimeno el ĝi aperis premiere en LF 261 (februaro 2013). Ŝajnas ke klara lokalizo ne malhelpas, eĉ helpas trafi la favoron de la legontaro, pli ol okazis en la jaroj de Johán Valano kaj liaj Ĉu-romanoj.

Certe Trevor Steele ne estas ĉampiono de eksperimenta prozo, sed ankaŭ tiu trajto kontribuas al lia sukceso. Probable li havas nek la filozofian profundon de Eugène de Zilah nek la elanon de Liven Dek (liaj rektaj konkurantoj ĉi-foje), sed tiuj interesas malpli la legantojn. Kiuj finfine juĝas kaj asignas la premion.

Legu pli en "Literatura Foiro"

[HeKo 535 7-B, 3 jul 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0551 s s