Esperanta Civito

"Unu Mondo" kongrua kun nia Nova Maldekstro


Dum la lasta jardeko la unutema politika movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto evoluis al finvenkisma vehiklo, adoptante sloganojn kontraŭ la angla lingvo kiuj, en Francio, ne malplaĉus al la ekstrema dekstro. Ĝia skisminta germana sekcio formis mikropartion kiu, per sia ĵusa programo, certagrade memorigas tiun de la Nova Maldekstro en Esperantio, nome la Verda Listo por la Senato de la Esperanta Civito.

Efektive la mikropartio "Unu Mondo" prioritate emfazas la valorojn en la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj. Ĝi subtenas la kampanjon por Parlamenta Asembleo ĉe UN. Ĝi elektis la mondfederisman perspektivon de Edmond Privat. Ĝi aktivas por ekologiaj strategioj. Ĝi favoras la evoluon de Eŭropa Unio al aŭtente federisma modelo. Ne laste, UM nek hontas nek hezitas deklari sin partio.

La programo de la Verda Listo inkluzivas la suprajn, aldonante pli klaran kadron de civilrajta, anstataŭ klasbatala, maldekstro. Kaj en rilato al esperanto, ĝi emfazas la rolon de identigilo por diaspora minoritato, kio sociologie mankas al UM. Ĉi-lasta restas tamen interesa fenomeno, sendube pli avangarda ol E-D-E.

[HeKo 536 8-A, 23 jul 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0567 s s