Esperanta Civito

Literatura Foiro 263, junio 2013

La junia numero de "Literatura Foiro" estas aparte varia kaj interesa.

Mondliteraturo: eseo de Josip Brockij pri Nadeĵda Mandelŝtam (en traduko de Ljubomir Trifonĉovski) kaj “Kanzonoj” de Margaret Broken (en traduko de Perla Martinelli). Till Dahlenburg recenzas la libron de Filip David “Sonĝo pri amo kaj morto. Mallonga romano pri amo. Mallonga romano pri mortado” (tradukita de Agnesa Eremija).

Originala literaturo en la numero: poemoj de Samir Trabels kaj Valentin Melnikov, rakontoj de Lenke Szász kaj Julian Modest. Teatro: “Karmezina renkontis Lupon”, kamiŝibaja fabelo de Giorgio Silfer kun bildoj de Tihomir Lovrić.

Zamenhofologio: Walter Żelazny pri la libro “Ludoviko Zamenhof rilate al la “juda problemo”, Elektitaj fontoj”.  Filozofio kun Juan Negrete: de la poezio al la scienca prozo. Armando Zecchin komentarias la artikolon de Vinko Ošlak aperintan en la februara LF 261.

Kronikoj: pri la literatura kafejo en Budapeŝto, pri la inaŭgurota orienta legacio de la Esperanta Civito, pri la festota 20-jariĝo de la akcepto de la Esperanta Centro en PEN Internacia, pri la kulturaj tagoj en Razgrado kaj la rezultoj de EKRA.

Nikolao Gudskov ĉiĉeronas tra Moskvo por prezenti ĝin kiel italan renesancan urbon. LF trafoliumas numeron 34 de la revuo “Femina”. Kaj komentario de Ljubomir Trifonĉovski pri niaj klubejoj kiel ora trezoro.

Kun sia 44a jarkolekto en 2013 “Literatura Foiro” estas la plej longe kaj senpaŭze aperanta kultura revuo en esperanto. Ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj la parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia poŝtadreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), rete <lofo @ mail.bg>, skajpe <literatura.foiro>. Perantoj en 37 landoj. Rabato por Esperantaj Civitanoj en pli ol 50 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage che Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando); rete <lf-koop @ esperantio.net> aŭ ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 536 9-B, 24 jul 13]






Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0393 s s 
  Total: 0.0534 s s