Esperanta Civito

Ĉu de UEA al UEALA?

Kiam Mark Fettes iĝis prezidanto de Esperantic Studies Foundation, post pli ol kvar jardekoj da Tonkin-prezido, en junio 2012, iu prognozis: "Unu afero estas (preskaŭ) certa: la ESF-prezidantiĝo igas malpli probable, ke Fettes iĝos prezidanto de Universala Esperanto-Asocio." La supozo baziĝis sur la fakto, ke la prezidanto de la plej granda "banko" en Esperantio estas jam tre okupita sur tiu fronto, por doni sin al dua, ne malpli peza.

Tamen ĉi-printempe la Konsilantaro de ESF kooptis homon, kiu jam havas la manojn en almenaŭ du esperanto-fondumoj, kaj nun havas piedon en tria, nuntempe la plej grava. De post du semajnoj tiu homo sidas ankaŭ sur la seĝo de ĝenerala sekretario de UEA, kun respondeco eĉ pri financoj. Kaj li retrovas apud si la saman prezidanton. Kio interalie kondukus al pli konvena legoŝlosilo pri lastaj eventoj.

Per la okupo de la du ĉefaj postenoj fare de Marc Fettes kaj Martin Schäffer ŝajnas profiliĝi tute nova scenaro: ESF estus okupacianta Roterdamon. La tuja likvido de Stano Marĉek (lojala al specifa stumpo de la tiresismo, nome Renato Corsetti), la tuja decido limigi la burokratan stabon en Roterdamo (ne anstataŭigante baldaŭan emeriton), eĉ la decido tuŝi la kapitalon fortigas la hipotezon ke en Ameriko estiĝis alia strategio ol tiu formulita per oficiala strategia plano.

Laŭ tiu hipotezo, UEA estus konsiderebla kvazaŭ kondamnita al morto pli-malpli baldaŭa: kiel Humphrey Tonkin mem praktike prognozis antaŭ kelkaj jaroj en interesa artikolo aperinta en la UEA-organo mem. Kaj anstataŭ asocio bazita sur kotizantoj, ankrita al teritorio, la nova akso de la finvenkismo devus esti fondumo bazita sur la virtualo ne malpli ol la realo. Kvazaŭ de la modelo "amasmovado" oni transirus al la modelo IALA (International Aŭxiliary Language Association), almenaŭ por savi certan kapitalon.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 537 7-A, 8 aŭg 13

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0570 s s