Esperanta Civito

KCE planas modifi sian statuton


Kultura Centro Esperantista decidos pri statutreformo dum sia eksterordinara Asembleo 9 novembro 2013 en Ĉaŭdefono. Temos pri simpligo de la nuna strukturo de KCE, per la elimino de la Kultura Konsilio (KuKo).

Dum la lastaj 25 jaroj KuKo kunvenis nur du fojojn: en 1996 kaj en 2001. Ĝi utilis praktike nur por doni senpagan voĉrajton en la Asembleo de KCE, kien venas kutime nur du el la kvin B-konsilianoj, kiuj jam estas Apogantoj (kaj tial havas du voĉojn: Martinelli kaj Silfer) kaj estas reprezentataj nur kvin societoj: LF-koop, SES, ESZ, PEN kaj FEM (inter ili LF-koop estas jam apoganto, kaj tial havas du voĉojn).

KuKo estas do superflua organo en KCE. Forviŝinte la artikolon 11 necesas amendi (per la forviŝo de la mencio pri KuKo) ankaŭ la artikolojn: 3 § 1, 2, 4, 5; 4 § 1 lit. b; 5 § 1; 6 § 3; 7 § 3.

Estas konsiderende, ke la kotizo por aliĝi al KCE povus esti tro alta por multaj establoj: ja nur LF-koop kapablas pagi 720,- CHF chiujare, nome la kvaroblon de la baza kontribuo por individua Apoganto. Por ne malhelpi aliajn establojn alighi, post la malapero de la Kultura Konsilio, la prezidanto proponas modifi ankaú la artikolon 3 § 2, de "kvaroblon" al "duoblon". La tuta artikolo 3 iĝus tia:

1. KCE konsistas el individuaj Apogantoj kaj establaj Reprezentantoj.
2. Individuaj Apogantoj estas fizikaj personoj donacintaj almenaŭ la bazan kontribuon dum la koncerna jaro.
3. Establaj Reprezentantoj estas la delegitoj nomumitaj de la publikaj instancoj, esperantistaj societoj aŭ aliaj juraj personoj donacintaj almenaŭ duoblon de de la baza kontribuo dum la jaro de la koncerna aprobota bilanco. Ilin reprezentas po unu delegito.
4. La Komitato povas rifuzi membriĝon al KCE, kun la rajto de la rifuzito apelacii ĉe la Asembleo aŭ, se temas pri Esperanta Civitano aŭ paktinta establo, ĉe la Civita Kortumo.

Estas emfazinde, ke per la elimino de la Kultura Konsilio kaj la malaltigo de la establa kontribuo povos aliĝi al KCE ankaŭ eksterlandaj societoj pli facile.

La eksterordinara Asembleo, kiu ankaŭ renovigos la Komitaton de KCE, estis petita de triono de la membraro (sufiĉus kvinono), interalie gec-anoj Anna Bartek, Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli, Esperanta PEN, FEM kaj LF-koop.

[HeKo 538 1-B, 20 aŭg 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0467 s s 
  Total: 0.0607 s s