Esperanta Civito

Urba pado kondukis al Endre Ady


La hodiaŭa "urba pado" en Budapeŝto, organizita de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta Naturamikaro, startis per vizito ĉe la eta muzeo dediĉita al la eminenta poeto Endre Ady, tute proksime al la Elizabeta ponto.

La muzeo konsistas el la apartamento kie la poeto (1877-1919) vivis dum siaj plej lastaj jaroj. Danke al la esperanto-referanto de la Landa Fremdlingva Biblioteko la vizitantoj disponis je du libroj eldonitaj honore al Endre Ady, okaze de la centa datreveno de lia naskiĝo. Estis legitaj du poemoj kaj unu el la du artikoloj kiujn li, tute pozitive, dediĉis al nia lingvo.

La promenado daŭris poste apud la eksa sidejo de ELTE-universitato, kie estis la esperanto-fako sub la gvido de d-ro Istvan Szerdahelyi, ĉe la iama sidejo de Hungaria Esperanto-Asocio kaj ĉe la loĝejo de Julio Baghy, kies tombon la promenantoj vizitis en la apuda tombejo.

Plej gravis tamen la unua vizito, kie eblis konstati la malvastecon de la Ady-poemaro esperantigita ĝis nun. FAR studos la eblecon okazigi en la muzeo mem renkonton de tradukemuloj, por realigi grandan antologion de Ady en esperanto, proze kaj poezie.

[HeKo 538 7-B, 1 sep 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0567 s s