Esperanta Civito

La Civito en la najroba MSF


Pri naŭ ĝeneralaj celoj estos organizataj la aktivecoj de la partoprenantoj en la Monda Socia Forumo (Najrobo 20-25 januaro 2006):

1. Konstruado de mondo de paco, justeco, etiko kaj respekto pri la diversaj spiritecoj.
2. Liberigo de la mondo el la regado de la multnacia kaj financa kapitalo.
3. Certigi la universalan kaj daŭreblan aliron al la komunaj resursoj de la homaro kaj de la naturo.
4. Demokratigo de la scio kaj de la informado.
5. Certigi la dignon, defendi la diversecon, garantii la seksan egalrajtecon kaj elimini ĉiun formon de diskriminacio.
6. Garantii la rajtojn ekonomian, socian, homan kaj kulturan, specife la rajton pri fartoflego, edukado, loĝejo, laboro kaj deca laboro.
7. Konstrui mondan ordon bazitan sur la suvereneco, memdetermino kaj rajtoj de la popoloj.
8. Konstrui ekonomion daureblan kaj popolfokusan.
9. Konstrui realajn strukturojn politikajn demokratiajn kaj instituciojn kun plena partopreno de la popolo en la decidoj kaj la kontrolo de la publikaj aferoj kaj de la resursoj.

En la Esperanta Civito ekzistas personoj kompetentaj por solide kontribui al la pritrakto de la temo 7, kiu fakte kombiniĝas al la temo 9. Nature eblas interveni ankaŭ pri 5, sed ĝi estas tro vasta kaj disperda; kaj plie, certagrade, korolario al la eventualaj orientiĝoj pri 7 kaj 9. Tial la Civita delegacio koncentriĝos je la temo 7.

Najrobo estos la dua MSF kie ĉeestas oficialaj reprezentantoj de la Civito: en 2006 c-ano Johano Negrete reprezentis nin en Karakaso.

Karakterizas nian ĉeeston en MSF ne la ekskluziva deziro “vendi” la lingvon, sed la prioritata klopodo montri al la mondo tion, kion la esperanta popolo havas por diri, kiel pozitivan kontribuon al la debato. La Civito estas la sola transnacia esperanto-realaĵo en konstantaj rilatoj kaj kun la mondcivitana kaj kun la mondfederisma movadoj. La geopolitikaj studoj plej evoluas en la medio de la Pakto ol aliloke en Esperantio. Tial ni esperas esti sufiĉe preparitaj por alfronti la diskutojn en Najrobo.

(sen. Dieter Rooke, Vickonsulo pri socialaj aferoj)

[HeKo 317 5-C, 6 dec 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0397 s s 
  Total: 0.0555 s s