Esperanta Civito

Tagoj de la Esperanta Kulturo 2013 en Andaluzio


La Esperanto-Domo en Malago prizorgos du Tagojn de la Esperanta Kulturo, 15-16 decembro 2013, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito.

En Malago dimanĉon la 15an ekde 10h00 c-ano Bertil Nilsson enkondukos debaton pri la temo: "La kultura historio de la esperanta popolo". Sekvos Zamenhofa bankedo, 14h30.

En Sevilo lundon la 16an ekde 10h00 ĉe fondumo Blas Infante (FBI) disvolviĝos kolokvo pri federismo sub la aŭspicio kaj de fBI kaj de la Esperanta Civito. Fakulo de fBI prezentos la kontribuon de Blas Infante, mem favora al esperanto, dum c-ino Perla Martinelli prelegos pri la mondfederismo de Edmond Privat kiel politika apliko de la zamenhofa etiko, kaj sen. Giorgio Silfer prelegos pri la eŭropa federismo laŭ Giuseppe Mazzini. Kaj Privat kaj Mazzini havis influon al Blas Infante, kiu mem (viktimo de la frankismo) estis unu el la majstroj de la federisma ideo.

Ambaŭ aranĝojn prezidos Marie-France Conde Rey, Konsulo de la Esperanta Civito. La eksterlandaj kolokvanoj restos du noktojn en Sevilo, tiel ke ili povos viziti la urbon dum la posta tago. Por partopreni anonci sin ĉe Esperanta Naturamikaro, <naturamik ĉe esperantio.net>.

[HeKo 538 8-B, 3 sep 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0554 s s