Esperanta Civito

La esperanta prozo gastas en literatura festivalo


Tre sukcesa literatura kafejo hieraŭ vespere en la urbocentro de Rejkjaviko, kadre de la PEN-mondkongreso kaj de la paralela literatura festivalo. La agrabla lokalo IDA Zimsen estis plena de aŭskultantoj, fakte aŭskultantinoj, ĉar praktike nur virinoj ĉeestis. Ankaŭ virinoj gastis por prezenti siajn verkojn, kun la sola escepto de Giorgio Silfer.

Doris Kareva el Estonio deklamis kelkajn el siaj poemoj. Ŝia verkoj estas tradukitaj al dudeko da lingvoj: ĉu baldaŭ ankaŭ esperanten? Margrét Lóa Jónsdóttir publikigis ses poemarojn kaj romanon. Ŝi deklamis en la islanda, same kiel Sigurbjörg Thrastardóttir, kiu aŭtoris ses poemarojn, romanon kaj dramojn. En esperanto Giorgio Silfer ne prezentis poezion, sed prozon: du specimenojn el la kolekto "La fabloj tristaj" (en Literatura Foiro, 1996).

"Cikado kaj Formiko" kune kun "Bufo kaj Princino" estas reinterpreto de fabloj el Lafonteno. La dua eniris ankaŭ alian ciklon, verkitan en 2011, titolitan "La dolĉaj mortoj", kie situas mikronoveloj laŭ varia longeco. La lasta el ili estas efektiva rakonto, "La violeta zontuko", aperinta en "Literatura Foiro" kaj en la antologio "Vizaĝoj". La publiko tre aprezis la muzikecon de nia lingvo.

[HeKo 539 2-B, 10 sep 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0465 s s 
  Total: 0.0619 s s