Esperanta Civito

Dudek jarojn post la agnosko en Santiago


Dum la ĵus finita PEN-mondkongreso en Islando la esperanta delegacio regalis la gekolegojn per tostoj kun italaj vinoj (el Lombardio), omaĝe al la dudeka datreveno de la agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo, dum la PEN-mondkongreso en Santiago de Kampustelo (Galegio), 10 septembro 1993.

La akcepton organizis la samaj protagonistoj de tiu granda sukceso: Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. Ĉi-lasta rapide retrospektivis pri la pasintaj du jardekoj, kiuj vidis mutacion en PEN Internacia, precipe ekde la transformo al tegmenta organizo, laŭ la postulo de Unesko, kiu tial rezignis fondi propran agentejon pri literaturo. Nuntempe PEN estas engaĝita por la homaj rajtoj multe pli ol esti verkista klubo.

"Ni povas atesti tiun evoluon" diris sen. Silfer "kaj memori pri la multaj kiuj intertempe lasis nin, festante kun la kelkaj kiuj ankoraŭ aktivas. Aparte agrabla estas la rememoro pri la tiama prezidanto, György Konrád, la tiama sekretario, Alexandre Blokh, kaj la tiama surloka organizantino, Ursula De Lorenzo".

La akcepto pri esperanto ne estis unuanima: kvar centroj kontraŭis, sed nur la angla parolis kontraŭ ĝi, uzante ne seriozajn argumentojn. Nian novan centron ĉe PEN sponsoris la skota, la itala kaj la svisitala.

La Esperanta PEN estas tre respektata en la tuta organizo, kaj ĝi ludas aktivan rolon ene de Esperantio mem: fakte ĝi estas la sola funkcianta asocio de esperanto-verkistoj, kun propra organo en "Literatura Foiro".

[HeKo 539 6-B, 13 sep 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0689 s s 
  Total: 0.0839 s s