PEN funebras pro la mortigo de Kofi Awoonor
Neniu esperantisto mortis en la ĵusa tragedio en Najrobo: s-ino Raja Androvska, rezidanta kun la familio en Kenjo, tuj forlasis la landon. Ŝi estis interalie LKK-ano de la Internacia Junulara Kongreso en Vraco (1993).
Sed la terorismo mortigas la poezion: la eminenta poeto Kofi Awoonor pereis en la tragika evento. Kofi Awoonor estis altestimata pro sia literatura kreo, kaj konata ĉe la porpaca komitato de PEN Internacia kiel defendanto de paco, esprimlibero, lingva kaj kultura diverseco.
Lia verko "La domo ĉe la maro" estas unu el la plej bonaj esprimoj de la afrika animo.
La Esperanto-Centro funebras kune kun la ceteraj en PEN Internacia.
[HeKo 540 6-B, 24 sep 13]