Esperanta Civito

Kiselman prezidas, sed bonlingvanoj influas


Prof. d-ro Christel Kiselman (Svedio) iĝis la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto. En la estraro lin kompanos Probal Dasgupta kaj Brian Moon, vicprezidantoj; Renato Corsetti, sekretario-kasisto.

Estis elektitaj ankaŭ la novaj direktoroj de la sekcioj kaj komisionoj:
Sergio Pokrovskij, Faka Lingvo.
Bertilo Wennergren, Gramatiko.
Markos Kramer, Ĝenerala Vortaro.
Anna Lowenstein, Kontrolado de lerniloj.
Alexander Shlafer, Lingva Konsultejo.
Paul Gubbins, Literaturo.
Probal Dasgupta, Prononcado.
Carlo Minnaja, Komisiono Historio de AdE.
Nguyen Xuan Thu, Komisiono pri homaj nomoj.

Ĉiu elektito ricevis inter 32 kaj 37 voĉojn. La plej populara estis Renato Corsetti (37), la malplej popularaj estis la du vicprezidantoj (Probal Dasgupta ricevis la plej altan nombron de kontraŭaj voĉoj: 3, Brian Moon la plej altan de sindetenaj: 5),  Paul Gubbins, Sergio Pokrovski kaj Alexander Shlafer.

Nur unu virino el dek tri responsuloj, do proporcie eĉ malpli ol en la tuta Akademio; kio konfirmus la masklismon de la institucio. Nur unu persono denaske ne edukita en hindeŭropa lingvo; kio konfirmas ke la Akademio estas tre eŭropcentra.

Nur du akademianoj (el 45) havas la esperantan civitanecon. La Akademio estas preskaŭ tute UEA-orientita, kun minoritato (foje pli brua ol influa) el bonlingvanoj/ŝtonlingvanoj (Corsetti, Löwenstein, Wennergren, Kramer...). Neniu Diego-tendenca plu sidas en ĝi, post la ne reelekto aŭ demisio de Haupenthal (1998) kaj de la tuta "ibera skolo" (Neves kaj Camacho en 2001, Gutierrez/Liven Dek en 2012).

[HeKo 540 7-A, 25 sep 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0538 s s