Esperanta Civito

Barkoviĉ ne plu ĉefredaktoro de "Sennaciulo"


Mankis nur kvin numeroj, kaj Kreŝo Barkoviĉ estus atinginta la rekordan nombron de tricent numeroj de "Sennaciulo" sub sia redakto – kio ankaŭ koincidus kun dudek kvin jaroj da redaktoreco, ĉar li enposteniĝis en aprilo 1982.

Per la decembra numero Barkoviĉ transdonis la stafeton al "nova redakta skipo", sen mencio pri nomoj. Probable ĝi koincidos kun la nuna redakta komitato, kie enestas ankoraŭ Barkoviĉ mem. Oni ekscios pli je la apero de la unua numero, en februaro 2007: la gazeto, fakte, de monata fariĝas dumonata.

Spite al la malfacila situacio de SAT, "Sennaciulo" spertis rimarkindan evoluon dum la lastaj du-tri jaroj, pli intensan kaj rapidan ol en la antaŭaj jardekoj. Ĝi restas asocia organo, sed ĝi forte moderniĝis kaj ŝajnas ambicii al la rolo de maldekstrula "Monato". Restas la demandosigno pri la estonta redakcio, kaj la problemo de la kongruigo inter la informa kaj la asocia dimensioj. Kaj precipe restas la konkurenco de jam establiĝinta alternativo: la esperanta varianto de "Le Monde diplomatique". Se ĉi tiu aperus ankaŭ papere, ekzistus grava, preskaŭ nesuperebla politika periodaĵo por nia maldekstrularo.

La enhavtabelo de "Le Monde diplomatique", zorge de Vilhelmo Lutermano, aperas en "Heroldo de Esperanto".

[HeKo 317 8-A, 10 dec 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0509 s s 
  Total: 0.0640 s s