Esperanta Civito

Du rezoluciproponoj por la Asembleo de KCE

Per la dissendo de du rezoluciproponoj al la voĉrajtaj kunvokitoj kompletiĝis la proceduro prepare al la eksterordinara Asembleo de Kultura Centro Esperantista, kunvokita je 9 novembro 2013 laŭ peto de triono de la membraro, por elekti novan Komitaton, kie ne plu sidu la nunaj vicprezidanto kaj sekretario, kiujn fakte neniu rekandidatigis. La du proponoj estos traktataj kiel lasta tagordero.

La rezolucio proponita de sen. Anna Bartek kaj aliaj individuaj membroj de KCE, detale analizinte la ĉi-jaran konduton de la kunprezidantoj de Svisa Esperanto-Societo, "ordonas al la Komitato de KCE submeti al la decido de la Asembleo de KCE la akcepton de eventualaj aliĝpetoj fare de s-ino Mireille Grosjean, s-ro Dietrich Weidmann kaj ĉiu societo kie almenaŭ unu el la du havas gvidan oficon." La proceduro por aliĝi al KCE estas tre simpla: sufiĉas donaci 180,- svisajn frankojn jare (se individuo, la kvaroblon por kolektivo). En la kazo de la menciitoj, la donaco ne kaŭzus aŭtomatan rajtigon, sed necesus aprobo de la Asembleo.

La rezolucio proponita de sen. Walter Zelazny kaj aliaj individuaj membroj de KCE, detale analizinte la ĉi-jaran konduton de la geluantoj de la apartamento "Privata" en la Esperanto-Domo, ordonas al la Komitato plenumi ilian tujan deloĝigon.

La eliranta Komitato lasis al la elektota la honoron sin esprimi pri la du proponoj. Tial ke la rezolucio Bartek estas subskribita de du el la tri kandidatoj al la triopa Komitato, estas diveneble ke la nova Komitato rekomendos ĝian akcepton.

[HeKo 541 6-B, 13 okt 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0600 s s