Esperanta Civito

Pli kaj pli amerika la UEA-strategio


Estas amerikano, pli precize brazilano, la ŝlosila persono en la strategio de la nova estraro de Universala Esperanto-Asocio, pri interna informado. Temas pri s-ro Fabricio Valle, nova redaktoro de la UEA-organo.

Laŭ gazetara komuniko el Roterdamo, "jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro", komentas la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. "Tiun impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero."

S-ro Valle okupis diversajn postenojn en la brazila Esperantio, interalie kiel prezidanto aŭ estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo (1977-81), oficisto de Brazila Esperanto-Ligo (1996-2001) kaj prezidanto de la Federacia Konsilantaro de BEL (2001-04). Li ankaŭ fondis kaj gvidis propran eldon-entreprenon, Zamenhof Editores, de 1987 ĝis 1995. Lastatempe li okupiĝis pri provoj kreskigi la esperantistan ekonomion kadre de la organizo Intraespo.

La redaktoraj kapabloj de Valle estas videblaj en la ok numeroj de "Brazila Esperantisto", kiujn li redaktis en la jaroj 2001-02. Enkondukante novan aspekton kaj novan teamon de kunlaborantoj, li kreis revuon kiu elstaris grafike, stile kaj enhave.


La redakcio de HeKo bondeziras al kolego Fabricio Valle, esperante ke li ne aplikos en revuo "Esperanto" la saman cenzuradon pri la Esperanta Civito kaj ties iniciatoj, kiun praktikadis lia antaŭulo, Stano Marĉek.

(HeKo 541 8-B, 16 okt 13)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0565 s s