Esperanta Civito

Unua esperanto-kurso en Malago orienta


Ekis hodiaŭ ĉe la municipa biblioteko en Malago orienta la unua esperanto-kurso organizita de la naturamika Esperanto-Domo, sub la gvido de sen. prof. Giorgio Silfer. Aliĝis deko da personoj, loĝantaj en la koncerna distrikto, inkluzive de franco; sed por la unua leciono venis tri viroj kaj kvar virinoj, kiuj sekvos ĝis la fino, plej probable.

La kurso estas intensiva: ĝi okazas dum kvin tagoj sinsekve, 21-25 oktobro 2013, kaj baziĝas sur la Ekzercaro de la Fundamento, de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Laŭ la instruisto, "kun oportuna zorgo, tiu libro posedas eksterordinaran virton, kompare kun la ceteraj lernolibroj: ĝi plej evidentigas la facilecon de esperanto rilate al la ceteraj lingvoj". La kultura nivelo de la ĉeestantoj estas tre alta, precipe inter la sinjoroj.

Samtage la bibliotekestro sendis al la katalogado sepdekon da titoloj, kiuj konsistigas la fakon de infanlibroj en la loka biblioteko. Sekvos la fako (inter)lingvistika kaj esperantologia, dum la ceteraj fakoj estos deponitaj en la najbara municipa biblioteko de Pedregalejo. Temas pri la libraro de la Esperanto-Domo, kies responsuloj preferis liveri ilin al publikaj institucioj, kaj pro la spaco kaj pro la ebleco prunti ilin en la tuta Hispanio.

La kurson salute enkondukis c-ino d-ino Perla Martinelli, sekretario de Esperanta Naturamikaro.

(HeKo 542 1-B, 21 okt 13)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0551 s s