Esperanta Civito

Herbert Mayer forlasis la Esperanto-Muzeon en Vieno


Mag. Herbert Mayer ĉesis en la ofico de direktoro de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ONB), pro emeritiĝo (59-jaraĝa) ekde 31 julio 2013. Inter la plej gravaj evoluoj dum la oficperiodo de direktoro Mayer, ekde 1988, estas la translokiĝo de la kolekto kaj de la muzeo en la Palais Mollard, la novkonceptado de la Esperanto-muzeo kaj la komenco de la ampleksaj ciferecigoj de la biblioteka kaj muzea havaĵoj.

Lian postenon tuj transprenis neesperantisto, privata docento doktoro Bernhard Fetz, kiu samtempe oficas kiel direktoro de la Literatura Arkivo de ONB.

Laŭ gazetara komuniko de ONB, "la komuna gvidado de la Literatura Arkivo kaj de la Kolekto por Planlingvoj, kiu restos ankaŭ estontece memstara je la kutima loko en la Palais Mollard, ebligas valorajn kaj riĉigajn sinergiojn en enhava kaj arkiva rilatoj: ambaŭ kolektoj dokumentas la 20an jarcenton, precipe la intermilitan periodon, kaj diversajn aspektojn de lingvofilozofio. Ankaŭ rilate la praktikan arkivlaboron rezultigas multnombraj punktoj de kontakto pro la similaj objekt-tipoj en modernaj postlasaĵoj".

Prezidinto de Aŭstra Esperanto-Federacio, mag. Bernhard Tuider, estis nomumita teamestro: li gvidas la laborojn en la interlingvistika fakbiblioteko kaj deĵoras kiel unua kompetenta fakulo por interesatoj kaj kolegoj.

[HeKo 542 2-A, 22 okt 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0188 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0613 s s