Esperanta Civito

Fiaskis la kampanjo ĉe Pola Radio

"La engaĝo de Universala Esperanto-Asocio kaj unuavice de ĝia prezidanto estis bedaŭrinde senefika. Bedaŭrinde ĉar: a) la radioelsendoj en esperanto, en sia nuna formo, ĉesos meze de decembro; b) la fiasko pruvas, ke UEA kapablas influi la eksteran mondon nek por atingi la Finan Venkon nek por gardi la jam konkeritajn poziciojn, eĉ por siaj geamikoj. Alivorte: por kio utilas UEA?" Tian amaran konstaton faris komitatano de UEA, kiu volas resti anonima, ĉar timanta reprezalion el Roterdamo. Ĉu temas pri komitatano Z?

La supra konstato ne aperas en la presata numero de "Heroldo de Esperanto", kiu tamen titolas en la unua paĝo: "Pola Radio likvidota: ĉu fatalo aŭ fuŝa batalo?". Fakte HdE distanciĝas de la koruso veanta kontraŭ la politikaj aŭtoritatoj de Pollando, rimarkigante kial eble oni eraris la taktikon. Interalie la prezidanto de UEA nun devus plenumi sian minacon, kaj proponi ne okazigi en Pollando la jubilean UKon en 2009, proteste kontraŭ tiuj aŭtoritatoj, kiuj eĉ ne respondis al li. Sed pri tio legos la abonantoj de HdE post kelkaj tagoj.

La Pola Radio komencis elsendi kurtonde en esperanto antaŭ preskaŭ kvindek jaroj. Dum longa tempo la ĉefaj kunlaborantoj estis s-roj Grum kaj Uspienski. Poste famiĝis kiel redaktoro Andrzej Pettyn kiu, laŭ atestoj donitaj al la enketkomisiono de la Civita Senato, kunresponsas pri la "polaj eventoj" kaj, malgraŭ sia lojaleco al la Jaruzelski-reĝimo, daŭris kiel kunlaboranto ĝis antaŭ ne longe. Ankaŭ la lasta redaktorino, Barbara Pietrzak, estis dungita jam de la komunisma tempo, eĉ antaŭ la puĉo de generalo Jaruzelski.

La kurtondaj radioj kiel servo de ŝtata propagando estas mortantaj iom post iom ĉie en la mondo. Antaŭ tri jaroj la esperanto-redakcio en Varsovio eskapis la morton, kiu trafis la tutan kurtondan radion en Vieno.

[HeKo 317 9-A, 12 dec 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0578 s s