Esperanta Civito

La Konsulo inaŭguras la Kabindan Duonmonaton


Nobela rezidejo kiam ĝi ekpreparis la francan revolucion, la nuntempa Domo de Internacieco en Grenoblo gastigas ekspoziciojn kaj eventojn, sub la aŭspicio de la magistrato. Antaŭhieraŭ estis tie inaŭgurita la Duonmonato de la Kabinda Kulturo, en ĉeesto de la urba aŭtoritato, de la kabindaj Prezidento kaj Kanceliero, kaj de la Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey, kiu festparoladis kiel plej grava gasto.

La Konsulo retrospektivis la historion de la rilatoj inter la esperanta kaj la kabinda popoloj, ekde la Asembleo de UNPO en Romo (majo 2010) ĝis la promulgado de la Konstitucio de la Kabinda Respubliko (februaro 2011), kun la unua kurso por trejnado de kadroj (aŭgusto 2011) kaj la adapto de la fiota lingvo al la esperanta alfabeto. Ĉio okazis konforme al la opinio de la afrikaj Esperantianoj

Kanceliero de la Kabinda Respubliko kaj senatano de la Esperanta Civito, c-ano Joël Batila kortuŝe dankis pro la granda helpo, teknika jura kaj moralo, ricevita de la Esperantianoj, precipe de sen. Giorgio Silfer.

La Duonmonato proponas interesan ekspozicion, muzikajn kaj gastronomiajn programerojn, prelegojn. Ĝi daŭros ĝis la 10a de novembro.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 543 2-C, 31 okt 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0698 s s 
  Total: 0.0847 s s