Esperanta Civito

Vasta kaj kompakta majoritato en KCE


Vasta kaj kompakta majoritato, en proporcio de kvin kontraŭ unu, karakterizis la hodiaŭan Asembleon de Kultura Centro Esperantista, kunvokitan al eksterordinara kunveno por modifi la statuton kaj renovigi la Komitaton.

El la statuto malaperis la instanco "Kultura Konsilio", sed samtempe duoniĝis la kotizo por kolektivaj membroj. Ĉiu individua membro voĉdonis por la statutmodifoj, kaj el la kvin kolektivaj membroj nur du sin esprimis kontraŭe.

La Komitato estis elektita unuanime kun du sindetenoj (tri rilate la prezidanton, ĉar li mem sin detenis): c-ano Giorgio Silfer, prezidanto; c-ino Elisabeth Amstad, vicprezidanto; c-ino Anna Bartek, sekretario.

Iom da varieco ĉe la du rezoluciproponoj, ankaŭ aprobitaj per larĝa plimulto. Pri la deloĝigo de sen. Dieter Rooke kaj c-ino Jun Liu oni kalkulis tri voĉojn kontraŭajn kaj unu sindetenan (de la prezidanto). Pri la devontigo al la Komitato transdoni al la Asembleo la akcepton pri la eventuala aliĝo de societo kie s-ino Mireille Grosjean aŭ/kaj s-ro Dietrich Weidmann estas estraranoj, la opozicio estis eĉ malpli granda: nur du voĉoj kontraŭaj kaj unu sindetena.

La Asembleo daŭris iom pli ol du horojn kaj pasis trankvile, en plene demokratia atmosfero.

La Komitato, kunveninta tuj post la Asembleo, nomumis c-inon Perla Martinelli komisiito pri lingvotestado; c-inon Mariola Jobin komisiito pri ĝardenumado; f-inon Lynda Tchakounté komisiito pri junularaj aferoj. La unua akceptis, de la ceteraj mankas la akcepto.

[HeKo 543 8-B, 9 nov 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0575 s s