Esperanta Civito

Nia lingvo en la jara ALTE-kunveno


Nome de Kultura Centro Esperantista d-ino Perla Martinelli reprezentas nian lingvon ĉe la laborgrupoj kaj la jara konferenco de la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE), okazanta ekde hodiaŭ en Barcelono. KCE kunlaboras kun ALTE ekde 2006, kiel institucia aliĝinto ekde 2007.

La plej rimarkinda novaĵo en ĉi tiu sesio estas la aprobo de la regularo por inspektoroj. KCE donis sian kontribuon, specife por la paragrafo pri la minoraj lingvoj, por kiuj ĝenerale mankas lingvotestaj inspektoroj.

Karakteriza, kompare kun aliaj konferencoj, kie regis la angla, estas la prelegoj en la kastilia kaj la franca, lige kun la preskribo de la ekzamenado pri tiuj du lingvoj. En la vendreda programo, ne fermita al la publiko, estos uzata ankaŭ la kataluna.

En Barcelono c-ino Martinelli renkontos ankaŭ la prezidanton de la Lingvorajta kaj Tradukarta Komitato de PEN Internacia, Josep-Maria Terricabras, al kiu ŝi transdonos la inviton prelege enkonduki la kolokvon pri tradukarto, okazontan en Malago zorge de la Esperanto-Domo, 10-12 oktobro 2014, sub la aŭspicio de la Esperanta PEN.

[HeKo 544 1-B, 13 nov 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0665 s s 
  Total: 0.0809 s s