Esperanta Civito

TEJO laborplanadas: konverĝe aŭ kongrue?


Tutmonda Esperantista Junular-Organizo, aŭ pli precize ĝiaj gvidantoj, estas produktanta laborplanon, kie reliefas punktoj ambivalencaj, se ne ambiguaj.

La unua estas ĝia kongrueco kun la nova strategia laborplano de Universala Esperanto-Asocio. TEJO partoprenis, per unu el siaj estraranoj, la redaktadon de tiu laborplano. Sed ne ŝajnas ke la rezulto multe konsideras la specifajn bezonojn kaj trajtojn de la junulara sekcio de UEA. Tial la frazo "apartan atenton en ĉi tiu oficperiodo devas ricevi kreado de komunaj strukturoj de UEA kaj TEJO por kunlaboro kadre de difinitaj kampoj pri komunaj kaj paralelaj projektoj" aspektas pia deziro, kiun nebuligas ankaŭ la manko de difina(j) artikolo(j). La lingvaĵo mem surprize memorigas tiun en la "Madridaj Tezoj", per kiuj fatale epilogis Ivo Lapenna kiel UEA-prezidanto.

La dua estas la ŝnurdanca ekvilibrismo pri la jura statuso de TEJO: "Kune kun UEA analizi juran statuson de TEJO fone de EU-subvencikadro 2014-2020 kaj laŭnecese trakti kun UEA tian strukturon en kiu TEJO, sen perdi la subtenon de UEA, en la okuloj de EU-burokratio estu stabile kaj nedubinde sufiĉe memstara por certi pri neperdebla subvencipetrajto. Ellabori la proponojn en ĉi tiu sfero kaj en sfero de membro-sistemo de TEJO." La plej lasta frazo konjektigas ke rimarkinda parto de la TEJO-anaro fontas nur el la hazardo, nome el la statistiko pri la aĝo de la UEA-anaro, kie TEJO plukus defaŭlte grandan parton de sia bazo. Alimaniere, mankus logiko. Ŝajnas tiel, ke TEJO aspiras al EU-mono pri kiu ĝi ne rajtus, havante membraron kiun alia societo peras. Se ne estas tiel, TEJO klare elektu inter kongrueco kaj konverĝo: en la dua, ĝi restas parto de la UEA-strukturo; en la unua, ĝi situas ekster la UEA-strukturo, sed kun privilegie partnera kontrakto.

(Giorgio Silfer)

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 544 3-A, 15 nov 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0596 s s