Esperanta Civito

Eblas kandidatigi por la Kortumo


La paktintaj establoj rajtas kandidatigi kompetentajn gecivitanojn al la Kortumo, nome la arbitracia instanco de la Esperanta Civito. La kandidatigoj estas liverendaj ĝis 14 aprilo 2014 al la adreso de la Kortumo mem. La Forumo, nome la asembleo de la paktintoj, voĉdonos dum la parlamenta sesio kunvokita en majo 2014 al Budapeŝto.

Estos elektitaj tri kortumanoj kaj du vickortumanoj, laŭ la kvanto de la voĉoj. Eblos voĉdoni ankaŭ perkoresponde: por la okazo, unuafoje funkcios eksperimente la perreta voĉdonado.

La (vic)kortumano ne anoncanta retiriĝon antaŭ la indikita dato estas aŭtomate kandidato por nova mandato.

Ankaŭ parlamentano estas kandidatigebla, sed en kazo de elekto li devas rezigni pri sia parlamenta mandato, kiel forumano aŭ kiel senatano. La mandato de kortumano daŭras du jarojn.

[HeKo 545 6-C, 27 nov 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0555 s s