Esperanta Civito

Kolokvo pri "Vivanta lingvo de vivanta komunumo"


Kultura Centro Esperantista, kunlabore kun la Lingva Komitato de Esperantio, organizas kolokvon pri la temo "Vivanta lingvo de vivanta komunumo". La kolokvo celas esplori la diversajn konceptojn pri esperanto kiel lingvo, inkluzivante la demandon "kio estas lingvo?".

En Esperantio dum la lastaj du jardekoj evoluis diversaj lingvokonceptoj, lige kun la rolo de esperanto. Se ĝenerale regas konsento pri la simpla fakto ke esperanto estas komunikilo, diverĝoj (eĉ profundaj) regas pri la cetero. Konataj estas la du ekstremaj pozicioj, de Karolo Piĉ unuflanke kaj de Claude Piron aliflanke. Konata estas la polemiko de la "bonlingvanoj" kontraŭ PIV. Konata estas la raŭmisma koncepto de trifunkcia lingvo: komunikilo, arta perilo, identigilo.

En lingvistiko, pro ideologia antaŭjuĝo pli ol pro scienca juĝo, parto de la esperantistaro rigardas al Noam Chomsky kiel referenca korifeo, suferante pro liaj (pseŭdo)deklaroj pri esperanto. Aliaj rilatis al André Martinet kaj Claude Hagège, kies ideoj pri planlingvoj ŝajnas pli suplaj. La malmultaj efektivaj lingvistoj en Esperantio preferas prudente silenti (kiel Jouko Lindstedt) aŭ galimatie ripeti "neniu ankoraŭ scias kio estas lingvo" (kiel Jens Stengaard Larsen). La sola konkreta respondo venas el la raŭmistoj, kiuj akceptas la difinon en la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj.

Por orientiĝi pri la tuta temaro, kaj estigi konstruan konfrontiĝon inter la diversaj tendencoj, KCE organizas ĉi tiun kolokvon en somero 2014. La precizaj datoj estos baldaŭ komunikitaj, interkonsente kun la ĉefaj prelegontoj. La kolokvo estas malfermita al ĉiu.

[HeKo 546 4-B, 3 dec 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0638 s s 
  Total: 0.0802 s s