Esperanta Civito

Aŭtuna numero 2013 de "Femina"


Valoris la penon iom pli longe atendi la numeron 35 de Femina, ĉar ĝi prezentiĝas vere alloge – startante el la drameca kovrilo, kiu elstarigas la hungaran protagonistinon de la unua artikolo, "Gereb, la milda forto". Ja la temo “akuŝolibero” fariĝas pli kaj pli aktuala, en mondo kie infanoj ne svarmas kiel antaŭe, kaj kie la patrinoj komencas postuli pli da atento.

Aktualeco daŭras per omaĝo al granda itala sciencistino ĵus forpasinta, Margherita Hack; per intervjuo de Polina Kalnitskaja al juna rusa operkantistino kiu enamiĝis al esperanto; per intervjuo de Chamberline Nguefack Zedong al afrika stilisto; kaj per la rafinita kinrecenzo de Marie-France Conde Rey "En la menson de artisto", rilate novan filmon pri Camille Claudel, la skulptistino kies arton kaj vivon sufokis la fratineco kun Paul kaj la amrilato kun Auguste Rodin.

Plu aktualas ankaŭ la politika skandalo Pussy Riot /Piĉa Ribelo, al kies sekvoj por la politike-feminisme engaĝitaj teamaninoj "Femina" donos atenton ankaŭ estonte.

Daŭras, ĝis kompletiĝo per la lasta numero de 2013, la envulta poezia bukedo de Alda Merini, "Frenezo de la koro", en la modela traduko de Nicolino Rossi. Alitipan poezistilon proponas la delikataj "Hajkaj emocioj" de Elena Popova el Bulgario, dum Anna Bartek, kunlabore kun Armando Zecchin, prezentas al ni la trian doktorinon de la eklezio, Terezan el Avilo.

Pri para rilato kun nekonscia idbezono respondas Klara, per "Patr(in)o kaj neniel plu", kaj ankaŭ Milagros Abad el Hispanio meditas pri geedzeco kaj pri la rajto de virino konkeri sian sendependon post vivo dediĉita al la familio: "Kiam oni komencas vivi?".

Kaj vivo plu estas la temo de la ĉi-numera rakonto, forta, dolĉamara pentraĵo de Raita Pyhälä: "La endo kaj la indo vivi".

Kompletigas la buntan paletron anonco pri la venonta Ateliero pri beletra kaj redakta kreivo, kiu disvolviĝos 12-16 majo 2014 en Budapeŝto. Kun nerekta ligo al ĝi Femina lanĉas novan iniciaton: Kia la sekvo? por stimuli, kvazaŭ en gaja ludo, la fantazion de la gelegantoj. Profitu la okazon!

"Femina" estas trimonata revuo, ne "nur por virinoj", organo de Feminisma Esperanta Movado, eldonata de LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 546 7-B, 5 dec 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0597 s s