Esperanta Civito

Bitmono sinkas post ĉina malpermeso


Studante alternativajn financajn produktojn, de certa tempo la Civita "banko", nome Fondumo Pro Esperanto, atentas la evoluon de Bitmono, angle Bitcoin, kvankam ĝi ne akceptas bitmonan pagon. Interalie ĉi tiu virtuala monunuo posedas programon nomatan "spesmilo".

"La ideo de ĝenOvano Agostino M. Trucco (1893) krei mondan valuton (nomatan "hallis"), bazitan sur internacia ĉeksistemo, relanĉitan en Esperantio fare de ĝenEvano René de Saussure (1907) -- el kio fontis la Ĉekbanko Esperantista de H. F. Höveler en Londono (1907-1914) -- periode revenas en la historio de financoj" diras sen. Giorgio Silfer, vickonsulo pri financoj kaj prokuristo de Pro Esperanto, kie ekzistas stabiliga referenco nomata "speso". "Estas normale, ke ĝi trovis relanĉon en la Internet-epoko, sub formo de bitmono (2009). Ankaŭ ne estas mirige, ke en la esperanta popolo troviĝas uzantoj kaj perantoj de bitmono. Ekzemple mi ĵus legis interesan prezenton fare de s-ro Joop Kiefte."

Bitmono pli kaj pli valoriĝis dum la lastaj jaroj: kurze ĝi superis 1.200 usonajn dolarojn. Sed antaŭhieraŭ la Ĉina Centra Banko malpermesis la uzon de bitmono en la tuta financa sektoro, inkluzive la asekuran. Tio kaŭzis en unu diurno la sinkon de la bitmona valoro, sub 500 dolaroj.

"La malpermeson de la Ĉina Centra Banko (kiu tamen ne etendiĝas al privatuloj) oficiale motivas la ne tute malprava timo, ke platformoj de tiu virtuala mono povas transformiĝi al piramidaj bankoj" komentarias d-ro Silfer.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto" n-ro 2215

[HeKo 547 1-A, 8 dec 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0228 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0666 s s