Esperanta Civito

Finita la enketo pri sen. Dieter Rooke

Daŭris kvindek minutojn la hodiaŭa aŭdienco de la Kortumo en Andaluzio pri la enketo koncerne senatanon Dieter Rooke. Fizike alestis kortumanoj Andrés Martín kaj Bertil Nilsson; skajpe restis disponebla la akuzinto, dum la akuzito ne estis kontaktebla. Siaflanke la Kortumo ne bezonis pridemandi la akuzinton, ĉar sufiĉis la kolektitaj dokumentoj.

Ankaŭ la Konsulo, kiu transdonis al la Kortumo la denuncon pri korupto fare de sen. Rooke, ne bezonis esti kontaktata. En pli frua komuniko, la Konsulo atentigis ke "ĉiu senatano ĵuris lojalecon al la Konstitucio. Tio implicas, ke ankaŭ sen. Rooke havas la devon akcepti la verdiktojn de la Kortumo. Li rajtas, kiel ĉiu imputito, apelacii."

Neniu alia atestanto aŭ persono informita pri la faktoj estis kontaktenda de la Kortumo, kiu ne bezonas fari alian aŭdiencon pri la kazo. La verdikto estos komunikita al la Konsulo kaj al la akuzito/akuzinto tuj post ĝia ratifo fare de la tria kortumano György Nanovfszky.

Ĉi tiu komuniko havas oficialan valoron.

(Bertil Nilsson, kunvokinta kortumano)

[HeKo 547 6-C, 13 dec 13]  

A

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0719 s s 
  Total: 0.0862 s s