Esperanta Civito

Polica informo pri sen. Dieter Rooke

Sen. Dieter Rooke efektive sin turnis al la polico por denunci du polajn civitanojn, en septembro 2013, kiel li deklaris publike en la skandalfolio de Kalle Kniivilä.

Tio rezultas el informo donita al svisa civitano, fare de ĉefserĝento Scholl de la ĉaŭdefona polico. Laŭ la ĝendarmo, sen. Rooke sin prezentis postulante tujan akcepton en la policejo; ĉar la deĵoranta ĉefserĝento estis okupita pro alia profesia tasko, li estis petata reveni pli malfrue. La germana ŝtatano Rooke koleris pro tiu respondo kaj volis denunci la ĉefserĝenton pro rifuzo aŭskulti lin. Fine sen. Rooke ricevis interpretiston (la svisa juro tiel garantias la fremdulojn) kaj li prezentis sian plendon.

La polico tamen respondis, ke nenio kontraŭleĝa okazis en la Esperanto-Domo: polaj ŝtatanoj rajtas resti en Svislando, kiel ĉiuj EU-anoj, dum tri monatoj sinsekve sen ajna permeso aŭ komuniko ĉe la aŭtoritatoj, kaj neniu rajtas molesti ilin, ekster la kurso de la ordinara justico. Se sen. Rooke, de la Ruĝa grupo, volus plu persekuti tiujn personojn, li devus apogi sin al la kantona oficejo pri enmigrado.

Ne estas konate, ĉu sen. Rooke faris ankaŭ tion. Ĉefserĝento Scholl esperas, ke li ne perdigis valoran tempon ankaŭ al aliaj funkciuloj.

Lastatempe la polica sindikato akre protestis kontraŭ la kantonaj aŭtoritatoj, pro la malboniĝo de la laborkondiĉoj (malpli da personaro dum la laboro kreskas). Demandite pri la kialo de kreskantaj ŝteloj en Ĉaŭdfono, ĉefserĝento Scholl respondis ke ili tre multiĝis tuj post la araba printempo. En dua vico venas arestitoj kun rumana aŭ bulgara pasporto (kio ne nepre indikas la etnecon). En la plej seriozaj kazoj de altprofesia prirabo (ekz. en Horloĝa Muzeo), la ŝtelatako estas preparita en Francio.

[HeKo 547 7-C, 13 dec 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0574 s s