Esperanta Civito

Tago de la Esperanta Kulturo 2013 en Vraco


La solenaĵoj en Vraca okaze de la Tago de la esperanta kulturo disvolviĝis 13 kaj 14 decembro 2013, ĉeeste de trideko da samlingvanoj el kelkaj urboj de Bulgario, inkluzive la Estraron de Bulgara Esperanto-Asocio.

En la salono de la loka ŝtata arkivo estis inaŭgirita granda ekspozicio okaze de la 50-jariĝo de la unua lernejana Esperanto-societo “Verda Raketo” kaj la 50-jariĝo de la 19a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazinta en Vraca, kun arkivaj materialoj de la ĉi-jare forpasinta c-ano Bojĉo Mladenov kaj la konata veterano Radoslav Triĉkov, ankaŭ kun materialoj disponigitaj de membroj de la loka Esperanto-societo “Sukceso”. Pri Bojĉo Mladenov, kiun per ĉeesto estimis ankaŭ liaj kolegoj, lernantoj kaj amikoj, emocie parolis liaj iamaj gelernantoj Lilia Georgieva kaj Ljubomir Trifonĉovski.

En la hotelo de la montara turisma komplekso “Ledenika” okazis diskuto inter la Estraro de BEA kaj la ĉeestantoj pri kiel allogi la junularon al Lingvo Internacia.

La sabatan tagon la gastoj el la lando vizitis la regionan muzeon, ĉiĉeronitaj de Vanja Ĵeljazkova, por vidi la plej grandan arĝentan trezoron de la traca epoko trovita iam ajn.

[HeKo 457 9-B, 15 dec 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0471 s s 
  Total: 0.0642 s s