Esperanta Civito

Sukcesa kolokvo en Sevilo pri federalismo kaj esperantismo


"Unu el la plej altkvalitaj kolokvoj kiujn mi ĉeestis ĉi-jare" diris d-ro Francisco Moya, prezidanto de Ateneo Popular (popoluniversitato), komentariante la Studan Tagon kiun li ĉeestis hieraŭ, ĉe fondumo Blas Infante en Sevilo, organizita de la Esperanta Civito.

La studa tago, prezidata de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey, disvolvis la temon de la federalismo sur tri niveloj: la regiona (adv. Pedro Ruiz Bedejo pri la andaluza idealo de Blas Infante), la eŭropa (prof. Giorgio Silfer pri la federalismo de Giuseppe Mazzini) kaj la monda (d-ino Perla Martinelli pri la mondfederalismo de Edmond Privat). La tuto pasis dulingve (esperanto kaj hispana), danke al la postinterpretado de ne iberianoj flue parolantaj ambaŭ lingvojn.

La penso kaj agado de Blas Infante estis bela malkovro por la ĉeestantaj eksterlandaj eŭropistoj, interalie ark. Giorgio Pagano el Romo. Same kiel bela surprizo estis, por la andaluzaj gaĝ(in)oj, malkovri ke ekzistas esperantistoj kapablaj paroli ne nur pri la esperanto-gramatiko.

La studa tago situis en la pli vasta strategio de la Esperanta Civito kunlaborigi instancojn interesatajn pri federalismo, apoge al la klopodoj de la naturamika Esperanto-Domo levi la prestiĝon de Esperantio en Andaluzio (kie la tradiciaj movadoj krizas). Tiurilate gravas kaj la aktivigo de valoraj, sed kaŝitaj esperantistoj (ekzemple universitata profesoro en Sevilo) kaj la kontaktoj kun intelektaj medioj (ekzemple la popoluniversitato).

La prezidanto de la popoluniversitato invitis la Esperanto-Domon organizi prezenton pri nia lingvo fine de aprilo 2014, en prestiĝa kultura sidejo de Sevilo.

[HeKo 548 2-C, 17 dec 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0374 s s 
  Total: 0.0503 s s