Esperanta Civito

Marc Hiltbrand nova senatano


Konforme al la Konstitucio kaj al Lex Suffragatoria, la unua el la ne elektitoj de la koncerna kandidatlisto anstataŭas la forpasintan senatanon. Surbaze de la skrutinio 15 decembro 2011, c-ano Marc Hiltbrand rajtas okupi la seĝon de c-ano Ljubomir Trifonĉovski en la Senato. Tial ke nuntempe li estas delegito de LF-koop ĉe la Forumo, por senataniĝi c-ano Hiltbrand devos rezigni pri la forumaneco. Li havas por tio tempon ĝis la venonta senata sesio.

Malpli simpla estas la anstataŭigo de sen. Trifonĉovski kiel Vickonsulo. Ĉi-lasta anstataŭas la Konsulon en kazo de morto, sed ne estas klare indikite kio okazas en kazo de morto de la Vickonsulo.

El la nuna normaro eblas dedukti ke:
a) la Vickonsulo devas esti senatano de la majoritato, kiel la forpasinta;
b) la Vickonsulo devas esti indikita de la popolo.
Konsekvence la anstataŭanta Vickonsulo devus esti la plej voĉdonita kandidato de la Verda Listo, ekster la du ĉefkandidatoj. En tiu ĉi kazo temus pri sen. Giorgio Silfer. La Konsulo konfidis al li provizore la anstataŭon, sub la kondiĉo ke la Senato ratifu tion je la venonta sesio. Sen. Silfer provizore akceptis.

La svisaj normoj, al kiuj la Esperanta Civito referencas manke de propra leĝo, ne helpas, ĉar Svislando estas parlamenta, ne prezidenta federacio, kiel Usono. En Usono, se la vicprezidento mortas aŭ demisias lin anstataŭigas persono nomumita de la justica povo (Plejsupra Kortumo).

[HeKo 548 6-C, 26 dec 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0586 s s