Esperanta Civito

"Persona non grata" marĝenigita en Hungario


László Szilvási (persona non grata, ĉe la Esperanta Civito, pro diversaj kalumnioj kiujn li disvastigis pri ĝi) eksiĝis de Hungaria Esperanto-Asocio, kiu jam de unu jaro rezignis pri li kiel afergvidanto, kaj de naŭ monatoj kiel estrarano. La eksiĝo okazis post la hieraŭa ĝenerala Kunveno de HEA, kiu konfirmis la novan statuton de la asocio.

Probable kun s-ro Szilvási foriros ankaŭ "Kultura Esperanto-Asocio", kies dumviva gvidanto li estas. Sed same probable alvenos pluraj societoj, kiuj ne deziris membriĝi en HEA, tiel longe kiel Szilvási estas en ĝi. La asembleon partoprenis neniu el la 17 delegitoj de Hungara Esperanto-Junularo, kiu lastatempe deklaris havi sepcent membrojn.

La sama asembleo unuanime elektis profesoron György Nanovfszky honora prezidanto de HEA. C-ano Nanovfszky, iama internacia funkciulo kaj ambasadoro de la Hungara Respubliko en Moskvo kaj Singapuro, estis la ĉefredaktoro de la revuo "Planlingvistiko", tuj post la demisio de prof. Jouko Lindstedt en 1984. C-ano Nanovfszky prezidis la unuan Forumon por la Esperanta Civito, en 1998, kie li oficiale reprezentis sian landan asocion.

(fonto: HEA-prezidumo)

[HeKo 318 5-A, 17 dec 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0387 s s 
  Total: 0.0522 s s