Esperanta Civito

Baldaŭ elektota la posteulo de Trifonĉovski

Venontsemajne la Administra Komitato de LF-koop kunvenos en Ĝenevo por interalie formaligi la kandidatigon de la nova ĉefredaktoro de "Literatura Foiro", elektota de la ĝenerala Asembleo fine de februaro, aŭskultinte la opinion de la redakcio.

Al la anonco afiŝita antaŭ du semajnoj respondis tri kooperantoj kaj unu ne kooperanto. Laŭ la respondoj, KALiFo orientiĝas proponi provizoran solvon, kiu kovros la jarkolekton 2014, por lasi al la venontjara Asembleo la decidon pri ĉefredaktoro dum la trijara laborplano 2015-2017.

La februara numero (267) tamen ne atendas la decidon de la koncernaj organoj: ĝi konsistos el poemoj, eseoj, rakontoj omaĝe al la karmemora Ljubomir Trifonĉovski. La redakcio decidis kolektive pri ĉi tiu solvo, kun grafika prizorgo de c-ino Perla Martinelli. Krom ŝi, kontribuis el la redakta stabo c-anoj Tomasz Chmielik, Manuel de Seabra, Carlo Minnaja, Julian Modest, Bertil Nilsson, Vinko Oŝlak, Nicolino Rossi, Giorgio Silfer, Armando Zecchin kaj Walter Zelazny.

KALiFo ekzamenos ankaŭ la pozicion de sen. Dieter Rooke, kies konduto okaze de la lasta Universala Kongreso kaŭzis lian eksigon el la redakcio "Heroldo de Esperanto", pro damaĝo al la periodaĵo. Nun li riskas ankaŭ la eksigon el la kooperativo: pri tio decidos la ĝenerala Asembleo, 23 februaro 2014. Dum tridek kvar jaroj, LF-koop eksigis nur du membrojn: Mimmo Saggese en 1992 kaj Gian Carlo Fighiera en 1998.

[HeKo 549 7-B, 9 jan 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0298 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0686 s s 
  Total: 0.0983 s s