Esperanta Civito

Silfer enkondukas novan ĝenron en nian teatron

Pasintjare Giorgio Silfer enkondukis novan ĝenron en la originale esperantan teatron, per la realigo de la tri unuaj kamiŝibajoj originale verkitaj en nia lingvo. Ĉi-jare c-ano Silfer lanĉos alian ĝenron: komedio de l' arto, per la unua originale verkita kanvaso -- "La verda Arlekeno".

"Temas pri ideo kiun mi flegas de pli ol du jardekoj", konfesas la aŭtoro. "Komence mi pensis pri pupteatra realigo, sed interparolo kun la karmemora amiko Ljubomir Trifonĉovski kondukis min al komedio, sed neniam mi trovis la taŭgan kadron por tio. Lastatempe, promenante en Malago mi trafis preskaŭ forlasitan infrastrukturon: mezgrandan subĉielan teatron. El esploro ĉe la urbodomo rezultis ke nur de tempo al tempo ĝin uzas profesia ensemblo, kiu ludas artkomedie. Mi malkovris ke ĝuste Malaga havas rimarkindan tradicion pri tiu ĝenro: en 2012 ĝi estis la monda ĉefurbo de Komedio de l' Arto, unusola urbo ekster Italio".

La kontakto kun la teatra trupo estas jam establita, kaj la trupestro entuziasmiĝis pri la projekto. La teatraĵo estos ludebla ankaŭ por neesperantlingva publiko: la dialogoj okazas parte en esperanto parte en loka dialekto (origine en la venecia).

[HeKo 459 9-A, 14 jan 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0559 s s