Esperanta Civito

Pli da kolektivaj membroj en KCE


Post la statuta reformo de novembro 2013 triobliĝis la nombro da kolektivaj apogantoj de Kultura Centro Esperantista: al Kooperativo de Literatura Foiro, la sola konstanta kolektiva apoganto de post 1995, aldoniĝis Esperanta PEN-Centro kaj Feminisma Esperanta Movado, ambaŭ registritaj en Svislando kaj kun jura sidejo en Ĉaŭdefono.

Neniu el la du aliaj du asocioj, kiuj kutimis donaci iom da mono al KCE kaj partopreni per delegito en ĝiaj Asembleoj, kvankam ne apogantoj, aliĝis al KCE por 2013. Tamen iliaj lastaj delegitoj fariĝis individuaj apogantoj: temas pri s-ino Marion Bélisle por Svisa Esperanto-Societo kaj s-ro Jean-Luc Allemand por Esperanto-Societo Zuriko. Aliĝis ankaŭ neniu el la du societoj esprimintaj la deziron partopreni en la eksterordinara Asembleo de KCE de novembro 2013, nome la esperanto-grupo de Ĝenevo kaj la svisa ILEI-sekcio. Ili neniam aperis dum la lastaj dudek jaroj, kaj ne plenumis ĉiujn tiamajn statutajn kondiĉojn.

Eblas aliĝi al KCE individue, donacante malpli ol duonan frankon tage (180,- CHF jare), kaj kolektive, donacante malpli ol unu frankon tage (360,- CHF jare). Ankaŭ ne svisaj establoj rajtas donaci al KCE, kaj tiel kunpartopreni en la decidoj pri ĝia aktiveco.

La plej rapida vojo estas ĝiro al la svisa poŝta ĉekkonto de KCE, numero 23-2921-8.

[HeKo 550 5-B, 21 jan 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0389 s s 
  Total: 0.0547 s s