Esperanta Civito

Verda lavango en la nigra Afriko


Ĝis la alveno de la lasta balotprotokolo (el Burundio) la Blanka Listo montris surprize bonan reziston, tiel ke ĝi povis esperi tri senatajn postenojn. La rezulto lavange favora al la Verda Listo en Buĵumburo portis la "Novan Maldekstron" atingi du trionojn de la esprimitaj voĉoj. Same lavange favora, sed ne same efika procente, estis la rezulto de la balotejo en Karakaso, kie preskaŭ ĉiuj voĉdonis por la Ruĝa Listo: fakte savante la postenon de sen. Dieter Rooke.

La nova Senato (oficonta ekde marto 2007: la eliranta daŭre oficas, kaj la Konsulo daŭre estas prof. d-ro hab. Walter Zelazny) enhavos do ankoraŭ tri grupojn, sed la opozicio konsistos el du, kaj ne plu el unu. Laŭ intenco esprimita de la ĉefkandidatoj, la nova Kapitulo konsistos nur el Verdanoj, inspiritaj de tri dokumentoj: la Alvoko por Nova Maldekstro en Esperantio (2004), la Deklaro de FEM okaze de la Oka de Marto 2006, la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo (14 aprilo 2006).

Estas agrabla konfirmo pri la demokratieco de la Esperanta Civito, ke en la nova Senato sidos naŭ virinoj kaj naŭ viroj, plus la Konsulo. Kaj ĝuste virino estos la sola senatano el Afriko: Chamberline Nguefack Zedong el Kamerunio, nuna Vickonsulino pri la Tria Mondo, la sola virino partopreninta en la Afrika Esperantologia Semajno.

Inter la elirantaj senatanoj estis reelektitaj: Dieter Rooke (ruĝa), Nelly Holevitch kaj Anna Lászay (blankaj), Marie-France Conde Rey, Judit Felszeghy, Anatolo Gonĉarov, Ivaniĉka Maĝarova, Perla Martinelli, Bertil Nilsson, Marco Picasso, Ljubomir Trifonĉovski, Walter Zelazny. Entute renoviĝis triono de la Senato: krom la nova Konsulo, Giorgio Silfer, eniras unuafoje la Parlamenton Giulia Gagliardi, Elena Grisafi Favre, Jarl Hammarberg, Julio Herrero Segura, Chamberline Nguefack, Benoît Philippe. Inter ili iuj tamen oficis kiel delegitoj ĉe la Forumo.

La senatanoj rezidas en Bulgario, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Kamerunio, Nederlando, Pollando, Ruslando, Svedio, Svislando. Kurioza detalo: nur dek unu el dek naŭ rezidas en la ŝtatoj, kie ili naskiĝis, kaj por kvin el tiuj dek unu tiuj ŝtatoj intertempe ŝanĝis radikale sian establosistemon.

Ankaŭ la alta procento de partoprenintoj estas rimarkinda: balotis pli 61% de la voĉrajtaj, kio pruvas fortan civitan konscion.

[HeKo 318 7-C: 20 dec 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0391 s s 
  Total: 0.0529 s s