Esperanta Civito

Multaj, sed ne kiu ajn, rajtas membri en LF-koop


La membrecon en Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop) atestas la posedo de almenaŭ unu kooperativa akcio (france: part sociale), je valoro de ducent svisaj frankoj.

Rajtas aĉeti kooperativajn akciojn, krom tiuj kiuj jam estas kooperantoj:
a) la membroj de la stabo de LF-koop (ekzemple la konstantaj kunlaborantoj de la gazetoj);
b) la abonantoj de "Literatura Foiro", post la abonado de kvin sinsekvaj jarkolektoj;
c) la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon;
d) la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.

La kooperativa akcio estas persona kaj ne vendebla: nur la kooperativo mem rajtas (re)aĉeti ĝin de eksiĝinta kooperanto.

Konsekvence, la publika aserto de sen. Dieter Rooke "Ĉiu rajtas aliĝi al LF-koop, kaj kundecidi pri ties sorto" estas erara. Nur el la supraj kvar kategorioj povas veni aliĝoj.

(precizigo de LF-koop)

[HeKo 551 4-B, 5 feb 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0595 s s