Esperanta Civito

Debato en Romo pri "ius sermonis"


La specifa karakterizo de la Esperanta Civito, kiel subjekto de internacia juro bazita sur "ius sermonis" (anstataŭ "ius sanguinis" kaj/aŭ "ius soli", kiel okazas por la ŝtatoj), estos parto de publika debato ĉe la Transnacia Radikala Partio en Romo, 12 februaro 2014, ekde 17h00.

Intervenos prof. Giorgio Silfer, interima Vickonsulo, kaj d-ro Giuseppe Di Leo, elstara vatikanisto kaj eksperto pri "ius fidei". Prezidos ark. Giorgio Pagano, sekretario de Esperanto Radikala Asocio, organizanta la aranĝon.

"Sur 'ius sermonis' fondiĝis la Esperanta Civito (Civitas esperantica en la ital- kaj hispanlingvaj dokumentoj): suverena kolektivo, demokrata kaj federala, strukturita kiel senteritoria subjekto de internacia juro" enkondukas la anonco afiŝita de ERA.

La prezento estas unuavice direktita al la stabo de la partio, mem la plej favora al la uzo de esperanto en Eŭropa Unio.

[HeKo 551 5-C, 7 feb 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0659 s s 
  Total: 0.0789 s s