Esperanta Civito

Kunvenis la redaktoroj de "Literatura Foiro"


La ĉefredaktoro kaj la grafika redaktoro de "Literatura Foiro", gec-anoj Carlo Minnaja kaj Perla Martinelli, kunvenis hodiaŭ en Milano por pritrakti la ĉefajn teknikajn detalojn de la redaktado de la revuo.

La periodaĵoj de LF-koop estas transirantaj de la PageMaker-programo al Indesign, kaj tio estas aparte delikata por LF. Samtempe, la eldonejo preparas sin al la lanĉo de paralelaj sed aliteknologiaj produktoj, per la reto kaj per aŭdeblaj numeroj (por nevidantoj).

Ricevis atenton ankaŭ la plivastigo de la kunlaborantaro kaj la selektokriterioj por la akcepto de kontribuoj.

La revuo estos daŭre presata en Bulgario, de kie okazas la ekspedo al la tuta mondo. Ĝi aperas akurate, post ioma malfruo dum la lastaj monatoj de la vivo de c-ano Ljubomir Trifonĉovski.

[HeKo 552 4-B, 17 feb 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0554 s s